Луи Бокер - El la vivo de bervala sentaŭgulo. Страница 14

Dum la Majstro klarigis al sankta Rabelezo, kio estas la atista herezo, mi ŝtelpaŝe foriĝis, ekvidante la anĝelinon Gabriela, kiu vagis en apuda vinberejo kaj invite palpebrumis al mi. Ŝi kaptis mian manon kaj tiris min malantaŭ gigantajn rebobranĉojn, sub kiuj ni sterniĝis.

— Mi finis mian deĵoron en la vestotenejo. Nun mi povos montri al vi la paradizon.

Ŝi prenis min en siajn brakojn, sed bedaŭrinde miaj okuloj subite fermiĝis, kaj mi ekdormis kontraŭvole, antaŭ ol mi povis scii la nudan veron pri la sekso de la anĝeloj. Mian dormon cetere ĝenis dika grapolo da vinberoj, kiun la zefiro balancetis ĝuste super mia vizaĝo. Sensukcese mi provis forigi ĝin per la mano, kaj tio laŭte ridigis ia anĝelinon Gabriela.

Malfermante la okulojn, mi retrovis min en la lito de Karolina. Apogite sur unu kubuto, ŝi petole svingis sian dekstran mamon, por tikli mian nazon per ĝia roza cico. Ŝi moke demandis:

— Nu, sinjoro amoranto, ĉu du fojoj sufiĉas al vi? Vi ja ne intencas dormi ĉi tie ĝis la reveno de mia edzo.

Mi enbrakigis ŝin, kverante:

— Certe ne, anĝelino mia. Ni reiru kune ĝis la sepa ĉielo.

Kaj, dum la sonoriloj de la apuda preĝejo Sankta Rabelezo anĝelusis tra la malfermita fenestro de la dormoĉambro, ni arde fordonis nin al la ekzercoj, kiuj certigas al la teranoj elektindan lokon en la paradizo.

Kara eldonisto! Laŭ via deziro, jen mia biografieto.

Naskiĝo: 07.02.1925 (ĝusta dato por gegratulontoj je mia 50a naskiĝtago. Antaŭan dankon) en Montbarrey, franca Ĵuraso.

Studado: Mi studis diversajn aĵojn en diversaj francaj lernejoj kaj universitatoj. Mia plej ŝatata diplomo: «Atesto pri lernado» (10.10.1945) garantianta, ke mi «posedas elementan konon de la internacia lingvo Esperanto», lernita kiel malpermesita judaĵo en 1941.

Interludo: Koĥa bacilo malhelpis min fariĝi fama profesoro pri kio ajn. Tiun fibacilon kunvenkis post tri jaroj mia fidela aliancano la optimisma bacilo.

Pandona (kaj panedona) okupo: De 1950 estro de la Franca Librejo en Berlino.

Esperanta verkaro: Artikoletoj, Kruko kaj Baniko en Bervalo kaj multaj aliaj titoloj verkotaj kiam mi havos tempon.

Adreso (por puritanoj dezirantaj insulti min): Kurfürstendamm 211, D-1 Berlin 15.

Morto: la 2an sabaton de septembro… (Pliaj detaloj en la lastaj paĝoj de la libro).

Louis Beaucaire

Примечания

1

Verdire li estis budhisto (noto destinita por ĉiuj, kiuj ŝatas malbonajn spritaĵojn).

2

Ha!

3

Hi hi hi!

4

Mi ne povas ĉi tie pro manko de loko kaj de tempo klarigi la 34 manierojn delogi virinon. Ilin mi detale pritraktis en mia verko Sentakta taktiko aperonta en la serio «Oriento-Okcidento» kaj anstataŭonta la iom malaktualiĝintan Aman Arton de Ovidio.

5

Ĥĥĥĥĥĥĥ!

6

Por la legantoj ne konantaj la nuancojn de la Plena Gramatiko, tio estas nur «komenco de daŭranta ago sen rezulto».

7

Tute hazarde temis pri Paŝoj al plena posedo.

8

La arĥivo de Bervalo estas vera informujo por ĉiuj seriozaj interlingvistoj. Oni skribis tiom da stultaĵoj pri la genezo de Ido!

9

Multaj ĝis nun vane cerbumis pri la eksesperantistiĝo de Kabe. Tio estu nur modesta aludo pri la netaksebla historia valoro de mia verko.

10

Mi citas nur memore, ne garantiante pri la ekzakteco de la formulo.

11

Miaj tekstoj estas interesaj por poliglotoj, ĉu ne?

12

Bonvolu relegi la antaŭan piednoton.

13

Bonvolu atente relegi la antaŭajn piednotojn.

14

Konfesu: tiuj paĝoj estas vera regalo por poliglotoj.

15

Nova frandaĵo por poliglotoj.

16

Pripensu, kiom da dolaroj mi gajnus, se mi estus usona verkisto kaj mia senmorta prozo aperus en Novjorko: milionoj da ekzempleroj, Pulitzer-premio, kopirajto por filmoj, televido ktp. Estimata leganto, afable pardonu tiun lastan, sed necesan piednoton, kaj nun, por domaĝi la elastecon de via nuko, bonvolu resupreniri al mia teksto tre, tre singarde. Dankon.