Луи Бокер - El la vivo de bervala sentaŭgulo

Louis Beaucaire

El la vivo de bervala sentaŭgulo

Maldeceta epizodaro

Libro originale verkita en esperanto

Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa

Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 20

Unua epizodo:

Kiel mi iam estis fervora «esperantisto», tute ne parolante esperanton

Oni ne forgesas facile sian unuan amon

Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18

Antaŭ la lasta mondmilito, kiam mi estis 16-jara, mi enamiĝis al bela najbarino. Malfacila afero: mi ne havis grandan sperton pri virinoj, kaj plie ŝi estis la edzino de mia fizikinstruisto Ramseso. Ramseso estis kompreneble nur kromnomo, kiun miaj kunlernantoj en la gimnazio donis al li pro simileco al egipta mumio ilustranta nian libron de historio.

La edzino de Ramseso, multe pli juna ol mi, havis nenion komunan kun mumio. Male. Kiam mi renkontis ŝin sur la ŝtuparo aŭ en la strato, la malavareco de ŝiaj profundaj dekoltaĵoj, la galbo de ŝiaj suroj, la invita luliĝo de ŝiaj koksoj igis mian koron sensaliviĝi kaj mian buŝon bati freneze, aŭ pli ĝuste dirite… Sed, kiel vi vidas, ankoraŭ nun mi konfuziĝas, kiam mi pensas pri Lea. Ŝi nomiĝis Lea. Ha! La blondaj haroj de Lea, ŝiaj okuloj, ŝia parfumo!

Ni salutis nin ĝentile, kiel normalaj najbaroj, sed ŝia «Bonan tagon, sinjoro» eĥiĝis longajn horojn en mia kapo kvazaŭ ĉiela muziko. Kaj, revante pri ŝia rideto, pri ŝia frandema rigardo, pri ŝia melodia voĉo, mi prikantis la diinon Lea en flamaj odoj, kiujn mi poste kaŝis inter la pagojn de mia latina vortaro.

Iam, post kiam mi restis kelkajn tagojn dome pro gripeto, mia patrino sendis min aĉeti diversajn aĵojn, asertante, ke iom da paŝado en freŝa aero estos bonefika por mia resaniĝo. Revenante, mi trafis la belan edzinon de Ramseso antaŭ nia domo, kaj mi supreniris la ŝtuparon malantaŭ ŝi kun la okuloj fiksitaj sur la kudrolinio de ŝiaj silkaj ŝtrumpoj. Sub la malpeza printempa robo nete konturiĝis ŝia plena kalsoneto. Mi do estis amasiganta per mia rigardo tutan provizon da feliĉo por miaj postaj revoj, kiam la belaj kruroj subite haltis antaŭ ŝia pordo. Mi jam preteriris al nia supra etaĝo, sed ŝi turnis sian anĝelan vizaĝon al mi kaj demandis:

— Sinjoro, ĉu vi eble havas kelkajn minutojn, por helpi min? Mi ne sukcesas pendigi sola novan kurtenon.

Mi balbutis kun premiĝinta gorĝo:

— Jes, sinjorino. Certe mi povas helpi vin.

Mi sekvis ŝin en ŝian loĝejon, kie ŝvebis ŝia ebriiga parfumo. Kelkaj libroj sur bretoj en la koridoro memorigis min pri Ramseso, kiu nun instruas miajn samklasanojn. Sed mi tuj forviŝis el mia penso la fizikajn konojn necesajn al estonta abituriento, por dediĉi min al la vido de la pli agrablaj fizikaj ĉarmoj de la bela Ramses-edzino. Ŝtupareto staris antaŭ fenestro, kaj mi proponis per obtuza voĉo grimpi sur ĝin, por alkroĉi la kurtenon.

— Ne, juna amiko, mi grimpos, dum vi firme tenos la ŝtupareton.

Ŝi prenis la kurtenon, kaj, dum ŝi klopodis fiksi ĝin supre de la fenestro, mi subite havis antaŭ la okuloj pecon da paradizo. Pro la levo de la brakoj ŝia mallonga robo tiriĝis ĝis super la rando de la silkaj ŝtrumpoj, kaj, kiam ŝi etendis kruron, por provi ekvilibre atingi la alian flankon de la fenestro, mi sentis kapturnon, vidante inter la pufaj femuroj la travideblan blankan ŝtofeton, kiu nur simbole ludis sian rolon de kaŝilo. Miaj manoj doloris, tiel forte mi premis la ŝtupareton.

— Atentu, nun mi malsupreniros. Bonvolu doni al mi la manon.

Mi verŝajne aspektis tre konfuzita, ĉar ŝi rigardis min per strangaj, iom mokemaj okuloj. Kaj, kiam la ruzulino stumblis sur la lasta ŝtipo, mi komprenis malgraŭ mia sensperteco, ke la mallertaĵo de mia bela najbarino estis des pli lerta, ke mia maldekstra mano estis subite kaptita en la supra parto de ŝia ĵartela regiono, dum ŝiaj lipoj hazarde troviĝis sur mia buŝo.

Kara leganto, ĉarma legantino, pro la titolo de mia rakonto vi ja atendas malpacience, ke mi parolu al vi pri mia esperantistiĝo. Mi do ne priskribos detale ĉion, kio okazis sur la lito de Ramseso. Nur sciu, ke mi unuafoje posedis virinon aŭ, pli ĝuste dirite, ke mi estis perfortita de virino. Pri tiu traktado mi cetere ne plendis. Mi konjektas, ke mia sensperteco komence ne kontentigis plene mian delogintinon, sed evidente ŝin ravis mia juna fortikeco, mia senbrida impetemo, mia nesatigebla scivoleco, mia ĉiama preteco. Ŝi certe miris pri la mirakla efikeco de siaj fingraj kaj buŝaj karesoj, ĉar ŝi ĉiufoje ekkriis: «Ha! Neebla, tio estas neebla».

Ve! Ni devis disiĝi, kaj post lasta kiso ni promesis kiel eble plej frue revidi nin. Mia panjo riproĉis al mi, ke mi restis tro longe ekstere, sed tre plaĉis al ŝi, ke la freŝa aero tiel bele ruĝigis miajn vangojn…

Bedaŭrinde Lea kaj mi baldaŭ spertis, ke nia revido estas malfacila, eĉ neebla afero, kvankam ŝi disponis la loĝejon de amikino, kiu antaŭ plurmonata vojaĝo petis ŝin prizorgi ŝiajn florojn. Dumtage mi estis en la gimnazio samtempe kun Ramseso, kaj vespere Lea ne havis kialon por eliri sola el la domo. Ni nur povis, okaze de hazardaj renkontiĝoj sur la ŝtuparo, interŝanĝi rapidajn kisojn, kiuj igis nin ankoraŭ pli malpaciencaj. Freneziga sorto.

Fine mi havis mirindan ideon: preterpasante la Bervalan Popoluniversitaton, mi legis la vorton «Vesper-kursoj». Ĉu Lea kaj mi ne povus nin registrigi por vesperkurso? Sed kia kurso? Matematikon, geografion, ktp mi jam lernis en la gimnazio; ĥorkanto, gimnastiko aŭ dancarto verŝajne ne estus konvinkintaj Ramseson unuflanke kaj miajn gepatrojn aliflanke. Restis Esperanto. Mi priparolis la aferon kun Lea inter du kisoj sur la ŝtuparo. Ŝi do deklaris al sia edzo, ke ŝi deziras okupi sian libertempon per korespondado kun alilandanoj, kaj miaj gepatroj aprobis mian intencon lerni la internacian lingvon antaŭ mia partopreno en la venonta ĵamboreo.

Tiel ni povis retrovi nin ĉiun mardon kaj ĉiun vendredon vespere en la loĝejo de la forvojaĝinta amikino. Kaj, dum la kursanoj diligente lernis la dekses regulojn de la Fundamento, mia Lea instruis min ĝisfunde pri la mil kaj unu plej rafinitaj reguloj de la volupto. Kaj post ĉiu leciono ŝi tenere murmuris al mi: «Karulo, ne forgesu priverŝi ankaŭ la florojn».

Kompreneble estis al ni tute egale, ĉu Esperantaj substantivoj finiĝas per u aŭ per as. Ni eĉ ŝerce inventis kelkajn proprajn esprimojn. Ekzemple, post kiam Lea iam flustris al mi sur la ŝtuparo, ke ŝi ĝojas vespere iri al Esperanto, ni kutimiĝis diri, ke ni iras esperanti. Tiu vorto esperanti sonis do al miaj oreloj kiel amori, kaj post multaj jaroj psikanalizisto klarigis al mi, ke de tie devenas mia freŭda komplekso ĉiam miksi la internacian lingvon kun erotikaj konceptoj.

Tiu feliĉa esperantado estus povinta daŭri ankoraŭ tre longe, se mia patrino ne estus iam dirinta al mi dum la tagmanĝo:

— Ĉu vi scias? Hieraŭ mi renkontis s-inon Flumo.

Mi rakontis al ŝi, ke vi lernas Esperanton. «Ho, kiel bonŝanca mi estas, ŝi respondis. Dum la paska ferio nin vizitos juna angla esperantistino. Via filo certe povos okupiĝi pri ŝi, montri al ŝi Bervalon, nian gotikan katedralon, ktp».

Aj! aj! aj! Mi jesis, dirante, ke mi ja povos interparoli kun ia angla fraŭlino, sed pensante: «En kiu lingvo? Ekzistas do veraj esperantistoj, eĉ en Anglujo. Ilin forprenu la diablo!» La sekvantan vendredon mi raportis la malbonan novaĵon al Lea, kaj ni estis tiel perpleksaj, ke ni ne esperantis kun la kutima plezuro. Mi decidis viziti la gvidanton de la kurso, kies adreson oni donis al mi en la Popoluniversitato. Mi trovis maljunan sinjoron kun verda stelo duonkaŝita sub blanka barbo.

— Juna viro, mi miras, ke vi neniam ĉeestis la kurson, kvankam via nomo estas en mia listo.

Mi pretekstis malsanon kaj klarigis, ke mi deziras nun intensigi la studadon, por povi paroli Esperanton tiel flue kiel miaj sanaj kunlernantoj.

De sia kadro pendanta sur la muro, super verda standardo, iu D-ro L. L. Zamenhof (1859–1917) rigardis min kun kuraĝiga mieno malantaŭ sia nazumo.

La maljuna instruisto donis al mi kelkajn librojn kaj konsilojn, kaj mi promesis reviziti lin. Sed, kiam li deklaris: «Juna viro, Esperanto estas mia sola celo en la vivo», mi pensis pri la esperanto de Lea kaj eksplodis per laŭta ridego. Ne povante doni al li freŭdan klarigon de tia malkonvenaĵo, mi atribuis ĝin al mia ĵusa malsano. La maljunulo skuis la kapon, grumblante, ke estas ja sufiĉe da stranguloj en la Movado, kaj L. L. Zamenhof (1859–1917) ĵetis al mi de sia kadro riproĉan rigardon.

Dum kvar semajnoj Lea kaj mi lernis Esperanton. Tio certe ĝenis nian esperantadon, sed kion fari? Ni enkondukis en nian petoladon severan disciplinon. La florojn mi rapide priverŝis, kaj, kiam mi alproksimigis palpeman manon al satena femuro aŭ al ronda firma mamo, Lea milde repuŝis min:

— Ne nun, karulo. Nur kiam vi estos recitinta al mi la tabelon de la korelativaj vortoj.

Kun kunpremitaj dentoj mi tragalopis la seriojn: ĉie, ĉiom, ĉiam, ĉiel, samtempe vorante per la okuloj rozan cicon rezervitan al la bona lernanto.

Bona lernanto min efektive deklaris la maljuna kurs-gvidanto, kiam mi revizitis lin. Li proponis al mi pruntepreni kelkajn librojn el la biblioteko. Tamen, kiam li vidis inter la kvar elektitaj titoloj la Sekretajn Sonetojn de iu P. Peneter, li iom ribelis:

— Ne, juna viro. Mi ne scias, ĉu mi rajtas… ĉu vi ne estas tro juna…

Tio tiel tiklis mian scivolemon, ke mi ne redonis la libron kaj asertis, ke mi estas sufiĉe matura, ktp. Dum la maljunulo cerbumis, ĉu li rajtas, mi rapide dankis kaj foriris, ne atentante L. L. Zamenhof (1859–1917), kiu fermis la okulojn malantaŭ sia nazumo.

Lea kaj mi povis des pli intense perfektigi nian lernadon, ke dum la paska ferio ŝia edzo forveturis, por ĉeesti tritagan kongreson de fizikinstruistoj en la franca ĉefurbo. Mi rakontis al miaj gepatroj, ke mia skolta grupo tendumos en la arbaro dum tri tagoj. Ili ne povis imagi, ke mi tendumos unu etaĝon malsupre, en la lito de Ramseso.

Ha! Tiuj tri tagoj! Ha! Tiuj du noktoj! Lea ŝtopis mian stomakon per ĉevalaj stekoj kaj ruĝa vino, por redoni al mi la fortojn, kiujn ŝi deprenis de mi alimaniere. Dum ŝi kuiris, mi devis lerni parkere du aŭ tri Sekretajn Sonetojn, kiujn mi poste recitis al ŝi en la lito. Tiel ni vere pliriĉigis nian ĉiutagan (kaj ĉiunoktan) vortprovizon, kaj ni atingis perfektan harmonion inter Esperanto kaj esperantado. Mi bone memoras ekzemple pri la recitado de la 35a soneto, dum kiu Lea per raŭka voĉo, kun okuloj returnitaj pro voluptego, skandis ĉiun antaŭeniron de mia esperantilo: «Palisi — jes! — kaj bambui — jes! — kaj geglui — jeees!..» Ha! Kara leganto, ĉarma legantino, mi rajtas aserti, ke en mia 16a vivjaro mi fariĝis bona esperantisto, ankaŭ en la Fundamenta senco de la vorto.

Post la tria tago mi prenis mian tornistron de malantaŭ la noktotablo, kaj mi reiris domen, t. e. mi supreniris unu etaĝon. Vidante min, mia panjo ekkriis, ke mi aspektas elĉerpita, ke mi havas nigrajn randojn sub la okuloj, ke mi certe malbone manĝis kaj dormis en mia tendo, ke la skoltestroj ja estas frenezuloj, kiuj postulas tro de la junuloj, ke la angla esperantistino jam vizitis min kaj revenos morgaŭ, por ke mi montru al ŝi ĉion montrindan.